Thursday, June 29, 2006

Bonvenu al „WWW Ekzemploj“!

Tiu ĉi blogo temos pri kreado de retpaĝoj kaj aliaj rilatantaj aĵoj. Ekzemploj kaj klarigoj por la komencantoj, sed ankaŭ utilaj ideoj por la progresintoj.

Ĝia celo estas ebligi la ĵus-komencinton krei la retpaĝon kongruan kun la interretaj normoj; jen je kio eĉ multaj komerce faritaj retpaĝoj ne kapablas. Tamen mi pensas ke ankaŭ la retestro kelkjare sperta iam povus trovi tie ĉi la utilan ideeton aŭ ilon – kompreneble ne en ĉiu artikolo.

Oni tie ĉi trovos „magiajn vortojn“ kiel HTML, XHTML, CSS, JavaScript, PHP, kaj kelkajn aliajn. Se io ajn malklaras, bonvolu demandi en la diskuto sub la artikolo. Mi penos publikigi novajn artikolojn regule, prefere tage po unu artikolo; sed mi ne povas tion promesi.

Sufiĉas parol'. Ni rapide faru nian unuan retpaĝon. Bonvolu krei la tekstan dosieron enhavantan la sekvantan tekston; kaj konservi ĝin kiel ekzemple „testo.html“. Kaj malfermu ĝin en retumilo:

<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN"
 "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd">
<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" lang="eo" lang="eo">
<head>
<meta equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8"/>
<title>Mia unua retpagxo</title>
<style type="text/css">
h1 {
 color: blue;
}
</style>
</head>
<body>

<h1>Mia unua retpagxo</h1>
<p>Mi kreis tiun cxi retpagxon dum kelkaj sekundoj.</p>

</body>
</html>

Se ĉio sukcesis, la paĝo devus aspekti tiel ĉi:

Mia unua retpagxo

Mi kreis tiun cxi retpagxon dum kelkaj sekundoj.

Venonte ni parolos pri la signifo de la unuopaj markoj.

3 Comments:

Blogger Kolonjano said...

Saluton,

mi eksciis pri tiu blogo pro via afiŝo en s.c.e., kiu bedaŭrinde perdis supersignojn pro Content-Type: text/plain; charset="iso-8859-1".

Mi aprezas, ke vi ekblogis pri TTT-aj aferoj.

Io tia ĝis nun ŝajne mankis.

Almenaŭ mi ne scias pri aliaj E-lingvaj blogoj, kiuj traktas tiajn temojn.

Vi certe verkos pri multaj aferoj, kiujn aktivemaj civitanoj de Retujo devus scii. Tro ofte entuziasmo ja kaŭzas malatenton al teknikaj konsiderendaĵoj.

Do nepre daŭrigu!

Certe vi konas la Komputadan Leksikonon, ĉu ne? Mi ofte uzas ĝin por disponigi ligojn al difinoj de terminoj en miaj propraj afiŝoj.

Mi nur trovis kelkajn eraretojn en via unua afiŝo:

"sen ankaŭ aliaj ideoj" -> "_sed_ ..."

"... kaj kelkaj aliaj." -> "... kaj kelkaj_n_ aliaj_n_."

Plia demando: Vi ja verkas trilingve. Kiu versio estiĝas unue? Ĉu la slovaka?

Ĝis,
Kolonjano

12:47 PM  
Blogger Viliam Búr said...

Saluton, Kolonjano!

Jes, tiu perdo de supersignoj en Google Groups frenezigis min tre... dum skribado de afis'o mi kontrolis la kodigon de la pag'o - estis UTF-8, bone. Poste mi klakis "antau'montron", kaj la pag'o aperis bone... kaj mi klakis sendi, kaj... g'i aperis tute fus'e! Tiom multe da laboro kopiante la supersignitajn literojn, por nenio. Se mi skribus kun iksoj au' simile, estus multe pli rapide kaj ec' iomete pli bone.

Preterdire, g'ojigas min, ke blogspot.com supersignojn subtenas. :-)

Mi uzis la Komputadan Leksikonon dum skribado... nur unufoje mi malkonsentis kun g'ia propono - mi uzis esprimon "signo-kodigo" anastatau' ol la proponita traduko ("kodoprezento").

Dankon, mi korektigis la erarojn.

Jes, slovaka versio estas la unua; aliaj du estas tradukoj; iam iomete s'ang'itaj (ekzemple skribante pri "defau'lta signo-kodigo de operaciumo).

Preterdire, surprizis min agrable, ke troveblas sufic'e longa listo de esperantaj blogoj - en blogo Skribitaj Pensoj estas dekstre sube longega listo. Mi ankorau' ne havis tempon por trarigardi ilin.

2:03 PM  
Blogger Kolonjano said...

S'n,

http://kolonjano.blogspot.com/2005/12/fino-de-silentado.html

KOncizege,
Kolonjano

1:53 PM  

Post a Comment

<< Home