Saturday, July 01, 2006

Alineo

Tradukoj

Alineo estas la aro de linioj de teksto; kelkaj frazoj kunigitaj laŭsence. Ankaŭ ĝi estas verŝajne la plej ofte uzata marko de la lingvo XHTML. Se al komenco kaj fino de paĝo ni kopias la komencajn kaj finajn markojn, por krei la simplan tekstan paĝon nenio plu estas necesa.

La komenco de la alineo estas markita per „<p>“, la fino de la alineo estas markita per „</p>“. La teksto skribita intere estos laŭliniigita al unu alineo sur la rezulta paĝo. La larĝo de la alineo dependos de la larĝo de fenestro de retumilo kaj grando de tiparo – do kion unu vizitanto de la paĝo vidos kiel tri liniojn, alia povas vidi ekzemple kiel du aŭ tri. Ne gravas kie ni skribante la tekston finos la linion; gravas nur kie estas markoj „<p>“ kaj „</p>“.

<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN"
"http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd">
<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" lang="eo" lang="eo">
<head>
<meta equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8"/>
<title>La simpla tekstpaĝo</title>
</head>
<body>

<p>Jen unua alineo.
Tiu ĉi frazo estas ankaŭ en la unua alineo.
Tiu ĉi same.</p>

<p>Ne
    gravas,
  kie vi finos la linion. Ne zorgu pri tio.
Preterdire, jen la dua alineo.</p> <p>Kaj la tria.</p>

</body>
</html>

Ne forgesu en la kapo de paĝo specifi ĝustan signokodigon. La rezulta paĝo aspektos tiel ĉi:

Jen unua alineo. Tiu ĉi frazo estas ankaŭ en la unua alineo. Tiu ĉi same.

Ne gravas, kie vi finos la linion. Ne zorgu pri tio. Preterdire, jen la dua alineo.

Kaj la tria.

Provu ŝanĝadi la larĝon de la retumilo kaj rigardu, kiel la teksto en la alineoj agordiĝas laŭ la larĝo de la fenestro. Ĉarme, ĉu ne?

Tia paĝo ja povas aspekti tro simple; mankas al ĝi la koloroj, bildoj, kaj aliaj belaĵoj. Sed memoru, ke la teksto estas la fundamento de la paĝo (krom se vi faras bild-galerion aŭ ion similan); plej malfacilas pripensi kion skribi, kaj skribi tion. Pri aspekto oni povas zorgi poste.

3 Comments:

Blogger Kolonjano said...

S'n,

jen miaj neeviteblaj rimarkoj :-)

"frazoj kuniĝitaj" -> "frazoj kunIGitaj" aŭ "frazoj kuniĝINTaj"

"ni kopio" -> "ni kopias"

"de rezulta paĝo" -> "sur la rezulta paĝo"

"kiel tri linioj" -> "kiel tri liniojN"

... plej malfacilas pripensi kion skribi, kaj skribi tion. Pri aspekto oni povas zorgi poste.

Jen substrekenda rimarko!

Cetere, en mia propra blogo mi uzas la litertiparon "Georgia" kaj por citiloj „ (&bdquo;) kaj “ (&ldquo;).

Saluton el varmega Rejnlando,
Kolonjano

2:23 PM  
Blogger Kolonjano said...

S'n denove,

nun mi vidas, ke "Verdana" montras la citilojn &ldquo; fuŝe. :-(

Koncize,
Kolonjano

2:26 PM  
Blogger Viliam Búr said...

Dankon denove! Mi ec' ne kredas, ke mi povas tiuspecajn erarojn fari... sen ankau' post provlegado kelkaj restis.

Koncerne la citilojn... ve, bedau'rinde. Eble mi iam eksperimentos kun aliaj tiparoj ktp. Mi kutime uzas Verdana'n por retpag'oj, sed antau'e mi neniam rimarkis la citilojn - ili vere fus'as.

12:09 AM  

Post a Comment

<< Home