Titolo
La titolojn oni en la lingvo XHTML skribas simile al alineoj, nur anstataŭ ol markoj „<p>“ kaj „</p>“ ili estas markitaj per „<h1>“ kaj „</h1>“, aŭ „<h2>“ kaj „</h2>“,... ĝis „<h6>“ kaj „</h6>“. Unuopaj numeroj markigas titolojn kaj subtitolojn; ekzemple la titolo de la ĉapitro estas „h1“ kaj titolo de la subĉapitro estas „h2“.
<h1>Hejmaj bestoj</h1> <h2>Hundo</h2> <p>Hundo estas la plej bona amiko de homo.</p> <h2>Kato</h2> <p>Kato ĉasas musojn.</p>
Kaj la titolon de la paĝo oni povas specifi per marko „<title>“ en la kapo de la paĝo. Tiu ĉi titolo ne aperas en la teksto de la paĝo, sed en la supro de la retumilo, aŭ en ĝia langeto. Se vi aldonas la paĝon al la listo de la plej ŝatataj paĝoj, ĝi uzos tiun titolon.
<title>Hejmaj bestoj – Plena Ilustrita Bestaro</title>
La titolo de la paĝo kaj la titolo de la ĉapitro estas du sendependaj informoj, kvankam ofte estas logike uzi la saman tekston (ambaŭ priskribas la enhavon de la paĝo). La titolo de la paĝo montriĝas nur en la supro de la retumilo, ne en la paĝo mem. La titolo de la ĉapitro aperas nur en la paĝo.
La unuopaj niveloj de la titoloj kutime bildiĝas per malsamaj grandoj de la tiparo. La ĉefa titolo devas ĉiam esti „h1“ - estas erare uzi anstataŭ ĝi la markon por subtitolo nur por bildigi malpli grandan tiparon. La grandon de la tiparo de unuopaj titoloj kaj subtitoloj oni povad agordi tiel ĉi:
<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN" "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd"> <html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo"> <head> <meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8" /> <title>Hejmaj bestoj – Plena Ilustrita Bestaro</title> <style type="text/css"> h1 { font-size: 18pt; } h2 { font-size: 14pt; } p { font-size: 12pt; } </style> </head> <body> <h1>Hejmaj bestoj</h1> <h2>Hundo</h2> <p>Hundo estas la plej bona amiko de homo.</p> <h2>Kato</h2> <p>Kato ĉasas musojn.</p> </body> </html>
La rezulta paĝo bildigas tiel ĉi. (La titolo de la fenestro de retumilo estos „Hejmaj bestoj – Plena Ilustrita Bestaro“).
Hejmaj bestoj
Hundo
Hundo estas la plej bona amiko de homo.
Kato
Kato ĉasas musojn.
1 Comments:
S'n,
"anstataŭ ol" -> "anstataŭ (per)"
"langeto" plaĉas al mi. :-)
"povad agordi" -> "povas agordi"
Cetere ekzistas tre ampleksa meminstruilo SELFHTML. Ĝi ekaperis antaŭ pli ol dek jaroj.
La projekto originale estas germanlingva.
Intertempe ankaŭ francigita (!) versio jam pretas.
Klopodoj disponigi versiojn en pliaj lingvoj ŝajne ne progresas. Eĉ la angligo daŭre ne disponeblas.
E-igo de SELFHTML ja estus Herkula laboro. Do ni dume devas kontentiĝi per via blogo. Vi estas pioniro. :-)
Ĝis,
Kolonjano
Post a Comment
<< Home