Tuesday, July 04, 2006

Stilo (2)

Tradukoj

Ni povas specifi grafikajn stilojn por unuopaj XHTML markoj. Sed foje okazas, ke ni volas specifi la stilon nur por la parto de iu alineo, aŭ male, por kelkaj alineoj; sed neniu marko en la originala teksto markas tion. Tiukaze no povas uzi helpajn markojn „<div>“ kaj „<span>“. Tiuj ĉi markoj sole signifas nenion – se ni aldonas ilin al la teksto de la paĝo, nenio ŝanĝos – sed ni povas al ili aldoni stilojn. Ni uzos ilin por specifi la stilon por la parto de paĝo sen speciala XHTML marko. La marko „<div>“ povas enhavi kelkajn alineojn; la marko „<span>“ povas male enhavi kelkajn vortojn ene unu alineo.

La ekzemplo:

<!DOCTYPE html PUBLIC "-//W3C//DTD XHTML 1.0 Strict//EN"
 "http://www.w3.org/TR/xhtml1/DTD/xhtml1-strict.dtd">
<html xmlns="http://www.w3.org/1999/xhtml" xml:lang="eo" lang="eo">
<head>
<meta http-equiv="Content-Type" content="text/html; charset=UTF-8" />
<title>Diversaj stiloj</title>
<style type="text/css">
div.teksto_en_kadro {
 border: 1px solid red;
}
span.bluaj_vortoj {
 color: blue;
 
}
</style>
</head>
<body>

<p>La sekvanta teksto estas en la kadro.</p>
<div class="teksto_en_kadro">
<p>Plaĉas al mi
 <span class="bluaj_vortoj">rivero, maro, oceano</span>.</p>
<p>Se mi vidas la vorton rilatantan
 al <span class="bluaj_vortoj">akvo</span>,
 mi devas skribi ĝin per blua koloro.</p>
</div>
<p>Tiu ĉi estis arta teksto.</p>

</body>
</html>

La sekvanta teksto estas en la kadro.

Se mi vidas la vorton rilatantan rivero, maro, oceano.

Whenever I see a word related to al akvo, mi devas skribi ĝin per blua koloro.

Tiu ĉi estis arta teksto.

1 Comments:

Anonymous Anonymous said...

Ja daŭrigu vian unikan blogon; vi havas legantojn -- minimume vi havas min!

Problemo tamen estas, ke oni ne povas komenti pri specifaĵoj uzante XHTML-markojn, ĉar via komentilo malakceptas ilin. Mi jam provis pri "< s p a n >" :)

Ken

11:09 PM  

Post a Comment

<< Home